Th06/Muziko
Music titles translation
No. 1 Sonĝo Pli Skarlata ol Ruĝa |
Arrangement of Temo de Orienta Historio |
---|---|
@ La titola temo. Ĝi estas Toho (orienta), do mi faris ĝin orientstila. Ne, verdire. Tamen, la ludo meme ne vere estas orientstila. (^^; Ĉi tiu muzikaĵo ne vere sonas taŭga por pafludo. Plie, ĉu titola temo eĉ estas necesa? (rido) |
No. 2 Animo Skarlata Kiel Ĉerizo |
---|
@ La temo de la unua etapo. La imagaĵo pri arbaro dum nokto. Ĉar ĝi estas la unua etapo, mi celis ion iomete energian, por gajigi la ludanton. Sed ĉu ĝi ne estas pli komika aŭ hasta? |
No. 3 Noktaj Aperoj |
---|
@ La temo de Rumia. Ne nur ĉi tiu, sed ĉiu la muziko ĉi-foje estas malpezaj. Ĉi tiu devenas el imago pri dajmono dum nokto, ...aŭ, almenaŭ, mi esperas tion. (^^; Ĝi estas sufiĉe rilaksa kaj malsprita. |
No. 4 Lunarka Elfo |
---|
@ La temo de la dua etapo. Imagante akvon kaj nebulon, mi almiksis iomete da strangecon. Ĝi similas iel al la muziko de la malnovaj Toho ludoj. Mi ne vere scias kial oni bezonas duan etapon. (^^; |
No. 5 Amanta Maskleskino |
---|
@ La temo de Ĉirno. Mi fakte pripensis stultan knabinon por ĉi tiu. Tamen, mi ne scias ĉu ĝi povas esti konsiderata brila aŭ malhela. La tempo estas ege rapida, sed... Ba, estas la dua etapo. (ha |
No. 6 Ŝanhaja Skarlata Teejo ~ Ĉina Teo |
---|
@ La temo de la tria etapo. Mi intencis fari ĝin pli ĉinstila, sed mi ne vere sukcesis. (^^; Sed ĝi ankoraŭ estas orienta, ĉar mi sciis ke estos malfacile aldoni orientstilajn muzikaĵojn post la kvara etapo. (^^; Ĝi estas pli Novepoka ol Kunfandmuziko, ĉu? |
No. 7 Ŝanhajo Alico de Meiĵi 17 |
---|
@ La temo de Hong Mejling. Aromo pri Eŭropo, miksita kun ludmuziko. (2:8 proporcio). Estas strange ke ĝi ne estas ĉina, sed tio estas ĉar mi komponis ĝin pripensante la francan koncesion en Ŝanhajo. Sed, Mejling ŝajnas kiel ŝi ne estas homo. Do kio estas ŝi? (he |
No. 8 Vual, la Magia Biblioteko |
---|
@ La temo de la kvara etapo. Ekde ĉi tie, la scenejo moviĝas interne, do mi komponis ion kun sentumo pri interno. La tono iĝas pli minaca ĉe la mezo, kiam oni renkontas la mez-etapan ĉefon. Flanke al tio, ne estas ion speciala pri ĉi tiu temo, sed vere, ĝi ne sonas kiel muziko de pafludo. (rido) |
No. 9 Ŝlosita Knabino ~ La Sekreta Ĉambro de la Knabino |
---|
@ La temo de Paĉuli Noleĝ. Denove ĉi tia malsana sentumo... Ĝi estas malhela muzikaĵo, sen ajna lumo nek brila momento, malgraŭ ĝia rapida ritmo. Ĝi povus esti iom pli gaja, aŭskulti ĝin povus igi iun deprimita. (rido) |
No. 10 La Ĉambristino kaj la Sanga Poŝhorloĝo |
---|
@ La temo de la kvina etapo. Tre mistera muzikaĵo. Ĝia nekutima ritmo ludas per via senso pri rapideco, foje kredigante vin ke ĝi akceliĝas. Mi provis fari rokan komponaĵon, sed mi ne aŭskultas rokmuzikon multe, estas verŝajne ke mi ne scias kion mi faras. (^^; |
No. 11 Luna Horloĝo ~ Luna Dial |
---|
@ La temo de Izajoj Sakuja. Ne estas ĉambristino sen ŝtonroko. (mensogo) Ĝi estas rimarkinde elana, taŭge por la antaŭlasta etapo. ...Verŝajne mi ankoraŭ ne komprenas rokon multe. (^^; Ni diru ke ĝi estas poeta roko, farita laŭ mia stilo. |
No. 12 La Juna Posteulo de Țepeș |
---|
@ La temo de la lasta etapo. La temoj de la lastaj etapoj estis ĉiam pezaj, do mi faris ĉi tiun vigla. Konsiderante ke ĝi estas mallonga etapo, ĉi tiu muzikaĵo estas nur kunliga muziko. Mi ne faris ĝin aparte aserta. |
No. 13 Septeto por Morta Reĝidino |
---|
@ La temo de Remilia Skarlat. Mi provis aldonis senton pri "Ĉi tio estas la fino!" Mi ne volis ke ĝi sonu reĝa aŭ tenebra, kiu estas kutima por lastaj etapoj, do mi miksis rokĵazon kaj loliecon... Ho! tiel same kiel kutimo! Ĉi tiu melodio estas facile komprenebla, mi tre ŝatas ĝin. |
No. 14 La Centjara Festivalo por Magiaj Knabinoj |
---|
@ La temo de la ekstra etapo. Kelkfoje ĝi estas ĉinstila, kelkfoje ĝi estas novepok-stila. Kial? Ĉi tio estas kio okazas kiam mi pripensas nenion kaj simple misfingrumas klavaron. Ĉi tiu muzikaĵo estas amasiĝo de mia pigremo. Se oni aŭskultas atente, estas multe da strangaj frazoj. Alidire, mia ludilujo. |
No. 15 Ĉu U.N. Owen Estis Ŝi? |
---|
@ La temo de Flandre Skarlat. Mia favorita temo de la ludo. Ĝi priskribas diablan knabinon per orienta kaj mistera maniero. Loliaj melodioj estas en kion mi elstaras, do mi tre amuziĝis komponante ĉi tiun. |
No. 16 Eterneco Pli Efemera ol Skarlato |
Arrangement of Temo de Orienta Historio |
---|---|
@ La temo de la finalo. Laŭnome, ĉi tiu estas aranĝaĵo de la titola temo. Do ĝi ankaŭ estas japanstila. Nu, japanstilo bonas ĉu ne? |
No. 17 Skarlata Turo ~ Orienta Sonĝo... |
---|
@ La temo de la kreditrulumo. La kreditrulumoj estas ĉiam malesperaj kaj malhelaj, do mi decidis fari ĉi tiun espera kaj brila. Eble. Laŭkutime, la skipo estas malgranda, do mi ne povis fari longan komponaĵon. Pli impona muzikaĵo estus pli taŭga, sed ĝi iĝis iom seka. Tio ne estis mia intenco. (rido) |
[[Category:MediaWiki:Cat music/eo]]