Th10/Finaloj de Rejmu

From Touhou Patch Center
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of the page Th10/Reimu's Endings and the translation is 96% complete.

Bona Finalo Num. 01 (Rejmu-A)

Gnome-colors-gtk-edit.svg e06.msg.jdiff

#0@0Templo Hakurej.

#0@1La templo kiu situas ĉe la orienta limo de Gensokio.

#0@2Kompare al la montaj arboj, la folioj ĉe la templo karmeziniĝis iom pli malfrue.

#0@3Kiam folioj ŝanĝas sian koloron, estas nur unu afero farenda.

Aya 

#0@4"Estas amuze rigardi la aŭtunajn foliojn ĉi-sube, de tempo al tempo."

Reimu 

#0@5"Ĉu vi ne ĉiam venas ĉi-suben?"

Nitori 

#0@6"Ho, ni finfine estis invititaj al homa festo!

  

#0@7Ni ĝoju ĝin, ĉar ĝi ne okazas ofte."

Aya 

#0@8"Rilate, kial vi subite organizis feston?"

Reimu 

#0@9"Ĉar la folioj estas belegaj.

  

#0@10Kaj mi volas ke vi montaj dajmonoj

  

#0@11interkonsentu kun la nova dio de la monto."

Reimu 

#0@12"La novuloj ne estas malbonaj.

  

#0@13Do, mi esperas ke ni evitu kverelojn."

Sanae 

#0@14"Mi certe ne estas malbona dio."

Kanako 

#0@15"Ankaŭ mi."

Aya 

#0@16"Dubige."

Kanako 

#0@17"Mi volas rekuperi la kredon por ĉiaj aĵoj.

  

#0@18Kredo estas omaĝado al ekzisto mem,

  

#0@19timo pri puno pro oniaj pekoj,

  

#0@20kaj la volo pri riĉigi oniajn proprajn vivon, spiriton kaj korpon."

Kanako 

#0@21"...sed, ni ne bezonu esti tiel ceremoniemaj."

Aya 

#0@22

Kanako 

#0@23"Ne estas malsameco inter kredo kaj kune trinki sakeon.

  

#0@24Nu, oni ofte oferas sakeon al templo, ĉu ne?"

Reimu 

#0@25"Ba, evidente ŝi estas sincera dio, ĉu ne? Kial vi ne simple invitas ŝin drinki de tempo al tempo?"

Aya 

#0@26"...Hahahaha. Ĉu vi petas ke tenguoj festu? Ni estus farantaj tion ĉiukaze.

  

#0@27Neniu ŝatas drinki pli ol ni, eĉ dioj...

  

#0@28Hmm, eble ni invitu vin ĉiutage."

Kanako 

#0@29"Ho, tiel forta. Tamen ankaŭ mi fortas, kiel frenezulino."

Sanae 

#0@30"S-se mi gustumas nur malmulton..."

Aya 

#0@31"Kiom estas malmulto? Unu taso? Aŭ unu barelo?"

Nitori 

#0@32"Mi portu multe da kukumoj.

  

#0@33Lastatempe, mi komencis prepari peklaĵojn. Ankaŭ ili pariĝas bone kun sakeo."

#0@34Ial, la montaj dajmonoj havas grandan tolerecon al alkoholo.

#0@35Eble la multaj sovaĝaj dajmonoj laŭgrade forpelis la dajmonojn kiuj ne povas drinki tiel multe. Aŭ eble-

#0@36En la kompleksa civilizo de kapaoj kaj tenguoj, se oni ne povas drinki, oni ne povas mildigi sian streĉon.

#0@37Ĉiukaze, ni kompatu la homan Sanae, kiu estis enkaptita en la afero.

#0@38

#0@38<c$Finalo n-ro 01 — Ĉu kredo estas lerni kiel amikiĝi kun dioj?$>

  

#0@39<c$Gratulon! Vi kompletigis la ludon! Laŭatende!$>

Bona Finalo Num. 02 (Rejmu-B)

Gnome-colors-gtk-edit.svg e07.msg.jdiff

#0@0Templo Hakurej.

#0@1La templo kiu situas ĉe la orienta limo de Gensokio.

#0@2Kompare al la montaj arboj, la folioj ĉe la templo karmeziniĝis iom pli malfrue.

#0@3Malgraŭ ĝia beleco, ĝi ne ofte ricevas vizitantojn.

Sanae 

#0@4"-Ba, ke ĝi restas en ĉi tiu stato ne estas surpriza, konsiderante ke vi rifuzis la proponon de la sinjorino Jasaka."

Reimu 

#0@5"Nu, mi volas regajni pli da vizitantoj, sed...

  

#0@6estas tiom da dajmonoj ĉi tie, kion mi povus fari?"

Sanae 

#0@7"Sed tio estas unu el la ĉarmoj de ĉi tiu templo.

  

#0@8Kompreneble, ankaŭ nia templo estas belega..."

Reimu 

#0@9"Hmmm, ĉu ne estas alia bono metodo krom ŝanĝi la dion?"

Sanae 

#0@10"Hmm..."

Sanae 

#0@11"Eble mi elpensis metodon.

  

#0@12Kial vi ne forlasu pri gajni vizitantojn kaj koncentriĝu pri pliigi kredon?"

Reimu 

#0@13"Kion vi celas diri?"

Sanae 

#0@14"Vi povus ricevi multe da kredo el la dajmonoj ĉi tie."

Reimu 

#0@15"...el la dajmonoj?"

Sanae 

#0@16"Dioj ne zorgas multe pri kiuj estas siaj fideluloj.

  

#0@17Dioj benas homojn kaj dajmonojn egale, ĉu ne?"

Reimu 

#0@18"Hmm......Ho!"

Reimu 

#0@19"Hahaha. Sed imagi tiujn dajmonojn preĝantajn estas amuze."

Sanae 

#0@20"Verdire, dajmonoj havas kredon eĉ pli profundan ol homoj.

  

#0@21Ili donas pli da graveco al kion io simbolas ol al la aĵo mem."

Reimu 

#0@22"Sed nu, ŝajnas al mi ke oni bezonus multe da tempo por gajni kredon el la dajmonoj kiuj ĉiam vizitas la templon."

Sanae 

#0@23"Mi laŭeble helpos vin. Iel, mi ankaŭ estas miko."

Reimu 

#0@24"Parenteze, kial vi moviĝis al Gensokio?"

Sanae 

#0@25"Ho, tio estas ĉar-"

#0@26En la ekstera mondo, la kredo de homoj malfortiĝis pro la apero de malbonaj kultoj.

#0@27Tamen, ĉiaj dioj profitas el kredo en si.

#0@28Kvankam kredo kaj preĝo estas malsamaj aferoj,

#0@29homoj, gajninte sian sendependon, perdis la bezonon por kredo.

#0@30Ne, verdire tio ne estas vere.

#0@31Eĉ nun, homoj havas kredon profunde en siaj koroj.

#0@32Ili kredas en la novaĵoj, markoj, amikoj...

#0@33La celo de ilia kredo nur moviĝis al aferoj pli proksimaj ol dioj.

#0@34Se vi estas dio kiu deziras regajni kredon el homoj,

#0@35provu formeti vian orgojlon kaj esti amikema kun ili.

#0@36

#0@36<c$Finalo n-ro 02 - Adorado, el tiuj dajmonoj? Neeble.$>

  

#0@37<c$Gratulon! Vi kompletigis la ludon! Laŭatende!$>

Bona Finalo Num. 03 (Rejmu-C)

Gnome-colors-gtk-edit.svg e08.msg.jdiff

#0@0Templo Hakurej.

#0@1La templo kiu situas ĉe la orienta limo de Gensokio.

#0@2Kompare al la montaj arboj, la folioj ĉe la templo karmeziniĝis iom pli malfrue.

#0@3Nekutima aĵo aperis ĉe la limo.

Marisa 

#0@4"-Kio pri ĉi tiu granda nestoskatolo?"

Reimu 

#0@5"Ĝi ne estas nestoskatolo.

  

#0@6Ĉi tio estos la savanto de nia templo."

Marisa 

#0@7"...Kia kvadrata savanto."

Reimu 

#0@8"Ekde de tempo ni estis perdintaj devoton.

  

#0@9Se tio daŭrus, ĉi tiu templo iĝos nur kabano."

Marisa 

#0@10"Nu, kio estas la utilo de ĉi nestoskatola savanto?"

Reimu 

#0@11"Post multe zorgi pri kiel regajni devotulojn,

  

#0@12Mi decidis prunti la povon de nova dio."

Marisa 

#0@13"Nova dio?"

Reimu 

#0@14"Ĉi tiu aspektas kiel malgranda templo ĉu ne? Templo en templo."

Marisa 

#0@15"Ĉi tiu hastaĵo devus aspekti kiel templo?"

Reimu 

#0@16"Jes, mi konstruis ĝin."

Marisa 

#0@17"Plivere, ŝi devigis vin konstrui..."

Reimu 

#0@18"Nu, temploj estas ege adapteblaj.

  

#0@19Ĉi tiu dio diris al mi ke ŝi ne bezonas kapti mian templon.

  

#0@20Ŝi povus uzi ian ajn templon, grandeco ne gravas."

Marisa 

#0@21"Do vi konstruis tre etan templon.

  

#0@22Sed kiel ĉi tio pliigos vian kredon?"

Reimu 

#0@23"Mi ne scias. Ni provu."

Marisa 

#0@24"Tiel malgranda templeto...

  

#0@25Ŝi verŝajne koleriĝos pri ĝi...

  

#0@26Eble, ĉu vi intence faris ĝin malgranda?"

Reimu 

#0@27"Kio?"

#0@28Dioj ne zorgas multe pri sia domo, sed per malimpona templo ili ne povus gajni multe da kredo. Kaj tio ĝenus ilin.

#0@29Rejmu sciis tion, sed eble pro ŝia kolero

#0@30ŝi nekonscie ĉikanis Kanakon.

#0@31Tamen, ĉi tiu filia templo iĝis pli populara ol atendo, kaj ricevis vizitojn de la vilaĝanoj.

#0@32Oni preĝis ĝin por ŝirmado kontraŭ ŝtormoj, abundaj rikoltoj kaj sukceso en (danmakaj) bataloj.

#0@33<c$Finalo n-ro 03 - Respondi preĝojn estas ĉio por dioj.$>

  

#0@34<c$Gratulon! Vi kompletigis la ludon! Laŭatende!$>

Malbona Finalo Num. 07 (Rejmu-A)

Gnome-colors-gtk-edit.svg e00.msg.jdiff

#0@0Templo Hakurej, matene.

#0@1Fine, Rejmu perdis kontraŭ la dio kaj retiriĝis hejmen,

#0@2frustraciita de la tenguoj klaĉantaj pri ŝi.

Reimu 

#0@3"Aĥ, kia frustracio. Laŭ ĉi vojo ŝi vere kaperos mian templon.

  

#0@4Se mi ne ekiras tujtuje..."

#0@5Rejmu reiris tuj sen ripozo.

#0@6Eĉ malgraŭ maldormo estas la plej malbona malamiko de danmaka batalo...

#0@7<c$Finalo n-ro 07 - Ĉu vi dormis sufiĉe lastatempe?$>

#0@8<c$Strebu al 1cc per Normala modalo aŭ pli alta!$>

Malbona Finalo Numero 08 (Rejmu-B)

Gnome-colors-gtk-edit.svg e01.msg.jdiff

#0@0Templo Hakurej, matene.

#0@1Fine, Rejmu perdis kontraŭ la dio kaj retiriĝis hejmen,

#0@2dum la tenguoj mokis ŝin.

Reimu 

#0@3"Aĥ, kia frustracio. Laŭ ĉi vojo ŝi vere kaperos mian templon.

  

#0@4Mi ne povas permesi ŝin!!"

#0@5Rejmu kolerplene reniris por revanĉo, sed...

#0@6Se oni ne povas koncentriĝi, oni ne povas flankeviti kuglojn...

#0@7

#0@7<c$Finalo n-ro 08 - Ĉu vi prenis sufiĉe da kalcio lastatempe?$>

#0@8<c$Strebu al 1cc per Normala modalo aŭ pli alta!$>

Malbona Finalo Numero 09 (Rejmu-C)

Gnome-colors-gtk-edit.svg e02.msg.jdiff

#0@0Templo Hakurej, matene.

#0@1Fine, Rejmu perdis kontraŭ la dio kaj retiriĝis hejmen.

#0@2La tenguoj priridis ŝin kaj lanĉis ŝtonojn al ŝi.

Reimu 

#0@3"Aĥ, kia frustracio. Eble estus bone se ŝi kaperus mian templon...?"

#0@4Rejmu, zorgante pri la destino de la templo, reniris batali.

#0@5Sed oni ne povas flankeviti kuglojn kun koro plena je zorgoj.

#0@6

#0@6<c$Finalo n-ro 09 - Ĉu vi povas forlasi viajn zorgojn?$>

#0@7<c$Strebu al 1cc per Normala modalo aŭ pli alta!$>