Th14/Ekstra de Rejmu-A

From Touhou Patch Center
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of the page Th14/Reimu A's Extra and the translation is 98% complete.


Gnome-colors-gtk-edit.svg st07a.msg.jdiff

Benben

#2@38Pardonon, sed ni haltigu vin ĉi tie.

Yatsuhashi

#2@122La anima ripozo komencu, komencu!

Benben Tsukumo and Yatsuhashi Tsukumo defeated

Reimu

#0@34Se tiuj muzikilaj ilodajmonoj el antaŭe estas implikitaj...

Reimu

#0@42Certe estas alia ilodajmono? Eble muzikilo?

Raiko Horikawa enters

???

#0@110Vi finfine alvenis, miko de la Templo Hakurej!

???

#0@148Tamen, tro malfrue.

Reimu

#0@156Laŭatende muzikila ilodajmono. Ŝajnas ke mi finfine regajnis mian intuicion.

Reimu

#0@164Sed, kia domaĝo.

Reimu

#0@172Nun ke la Magia Maleo estis pacigita, vi baldaŭ revenos al kutimaj iloj.

<Boss title>

Raiko

#0@180Hoho, kia miopa stultaĵo por diri por miko...

Raiko

#0@188Eĉ sen la magio de la maleo, mi ne revenos al simpla muzikilo.

Reimu

#0@196He?

Raiko

#0@204Mi tuj ekkonsciis ke la Magia Maleo estis la fonto de mia potenco.

Raiko

#0@212Se mi nur akceptus tion, mi ne vere havus sendependon.

Raiko

#0@220Tial mi pensis.

Raiko

#0@228Mi forĵetu la magion de la Magia Maleo, kaj anstataŭigu ĝin per alia fonto...

Raiko

#0@236Kaj mi sciigis tion, al la ĉiuj ilodajmonoj.

Reimu

#0@244Anstataŭigi vian magian fonton...? Kiel simplaj iloj eltrovis ian...

Praesta Pulso ~ Senmakula Pulso

Raiko

#0@252Hoho. Iloj konas pli ol vi imagas.

Raiko

#0@260Tio estas ĉar ni iloj funkcias tute per la magio de la uzantoj.

Raiko

#0@268Nu, ĉu mi provu mian novan povon?

Raiko

#0@276Nu, uzanto (drumisto) el la ekstera mondo! Lasu vian praestan pulson eĥi tra la tuta Gensokio!

Raiko Horikawa defeated

Raiko

#1@30Aŭ aŭ aŭ! Mi agnoskas la malvenkon!

Reimu

#1@38Vi ne estas tiel aĉa por ilo.

Reimu

#1@46Tamen vi ankoraŭ ne estas ĉe nivelo de vera dajmono.

Raiko

#1@54Eble mi ne povas batali nur per magio el la ekstera mondo...

Raiko

#1@62Sed, ba... Mi komprenas ke vi batalis multe da bataloj.

Reimu

#1@70Sed... maniero por ŝanĝi onian fonton de magio, ĉu...

Reimu

#1@78Mi ne kredis ke ilodajmonoj povus atingi tian nivelon de ruzeco.

Raiko

#1@86Ĉiuj farus ĉion eblan por resti vivanta, ĉu ne?

Raiko

#1@94Tio estas nek ruzeco nek io alia.

Reimu

#1@102Koncerne, kio estas ĉi tiu maniero? Precize.

Raiko

#1@110Ba, aferoj kiel la maleo estas escepto...

Raiko

#1@118Ordinare, ni iloj prenas povon el kiu uzas nin. Do nia povo dependas de la uzanto.

Raiko

#1@126Tial mi ekhavis taikon kiu drivis en Gensokion el la ekstera mondo.

Raiko

#1@134Mia koro estis plenigita de magio el magiisto (drumisto) el la ekstera mondo. Tio estas ĉio.

Reimu

#1@142Hmmm. Mi ne vere komprenas sed tio ŝajnas avantaĝa.

Reimu

#1@150Ĉiukaze, se vi ne kaŭzas problemojn, mi ne havos kialon por ataki ilojn.

Raiko

#1@158Ho, dankon. Kaj mi ne spitos vin.

Reimu

#1@166Sed mi povas promesi nenion, ĝis ni vidas kiel la aliaj dajmonoj reagas.