Th19/Finalo de Sanae

From Touhou Patch Center
Jump to navigation Jump to search
This page is a translated version of the page Th19/Sanae's Ending and the translation is 97% complete.


Gnome-colors-gtk-edit.svg end02.msg.jdiff
Message #1

#0@0La Templo Morija.

#0@1Turisma templo ekipita kun ŝnurfervojo, pinte de la Dajmona Monto.

#0@2Ĉi tie loĝas tri dioj.

Sanae 

#0@3"...Ĉu ĉi tiu estas la unua fojo ke vi venas ĉi tien?"

Biten 

#0@4"Ne, mi venis ĉi tien multfoje kiam mi estis simio."

Sanae 

#0@5"Multfoje? Ni ne moviĝis al Gensokio de tiel longe..."

Biten 

#0@6"Ĉar mi vekiĝis nur lastatempe.

#0@7Antaŭ tio, mi estis simpla simio."

Sanae 

#0@8"Ha, tio klarigas kial."

Biten 

#0@9"Klarigas kion?"

Sanae 

#0@10"Vi estas tiel naiva, vi ne aspektas kiel dajmono."

Biten 

#0@11"Mi komprenas, eble ni du estas similaj."

Biten 

#0@12"Mi ekdecidis. Mi iĝos mediacianto inter la templo Morija kaj la familio Kikecu!"

Sanae 

#0@13"Hmm. Mi antaŭĝojas tion. Koncerne..."

Sanae 

#0@14"Kiel vi iĝis dajmono?"

Biten 

#0@15"Tio estas..."

Biten 

#0@16"Mi estis logita de tiu Zanmu, kaj ŝi devigis min ataki la spiritojn ĉe la sanktejo."

#0@17Sanae sentis frostan tremon laŭ la dorso.

#0@18Ŝi konsciiĝis ke tiu ne estis sonĝo.

#0@19La ebleco ke Zanmu diris la veron pri la kaptilo plialtiĝis.

#0@20Biten estas naiva dajmona, mankanta de malbono.

#0@21Almenaŭ, tio estas kiel Sanae taksis ŝin.

#0@22Se ŝi amikiĝus kun ŝi, ŝi certe aliĝos al la flanko kiu solvas okazaĵojn.

#0@23Tamen, kion Zanmu diris lasis pezon en la koro de Sanae.

#0@24Se la memoraĵo pri la kaptilo kaj kion Biten diris estas la vero,

#0@25do ili vere nur dancis sur ŝia manplato.

#0@26Finalo N-ro 03 La Paro

#0@27Gratulojn! Vi kompletigis la rakonton!