Th11/Muziko

From Touhou Patch Center
< Th11
Revision as of 18:39, 20 January 2024 by Rozaŭtuno (talk | contribs)
Jump to navigation Jump to search
Music titles translation
No. 1 La Vekiĝo de la Teraj Spiritoj
Arrangement of Temo de Orienta Historio

@

  La temo de la Titolejo.

Ba, la kutima sensaĵo. Karakteriza afero pri kavernoj estas eĥo, do mi strebis doni tiun impreson.

Kavernoj estas bonaj.

No. 2 La Malhela Spirtruo

@

  La temo de la Unua Etapo.

Ĉar ĝi estas kaverno, mi faris ĝin iom malhela por la kutimaj unuaj temoj. Ĝi estas ĉarma, kun iom da maltrankvilo... Ba, la bona ritmo kaŝas la maltrankvilecon kiel kaptilo.

Mi volas provi fari ankaŭ hororludon kun senso de rapideco.

No. 3 La Sigelita Dajmono ~ Lost Place

@

  La temo de Kurodani Jamame.

Mi provis fari ĝin iel mojosa por temo de unua etapo. Ĝi estas tre simpla komponaĵo kun tiu aparta senso de ludmuziko.

Mi opinias ke simpla melodio pli bone gajigas ludon.

No. 4 La Ponto Kiun Neniu Transiras Plu

@

  La Temo de la Dua Etapo.

Ni estas irantaj pli kaj pli profunden. Ĝi estas neaserta kaj multe etosa, elstara vojaĝmuziko. Ĝi sonas iom japanstila, sed tio ne estas intence, ĝi simple iĝis tiele.

Parenteze, kavernoj estas bonaj.

No. 5 Verdokula Ĵaluzo

@

  La Temo de Mizuhaŝi Parsi.

Ŝi estas mensmalsana dajmono. Tial mi decidis fari por ŝi melodian muzikaĵon, kaj ĉi tiu estas la rezulto. Oni ne pensus ke ĉi tiu estas muziko taŭga por pafludo,

sed ĉi tie estas kien mi finfine alvenis post penado.

No. 6 Paŝante tra la Stratoj de la Eksa Infero

@

  La temo de la Tria Etapo.

Mi verkis ĝin per imago pri paca kverelo en Edo-epoka urbeto. Laŭatende, esti amuza kaj senzorga plej bonas, ĉu ne? Ĉi tiu muzikaĵo ankaŭ donas nostalgian sensaĵon.

Mi amus fanfaroni dum paŝante tra la urbo kun la sama ekscito de ĉi tiu muzikaĵo.

No. 7 Flora Pokalo da Sakeo sur Monto Oe

@

  La temo de Hoŝiguma Jugi.

Mi celis sensaĵon fortan kaj ludeman. Verdire, Jugi decidis regulon ke ŝi batalu sen verŝi gluton da sakeon. Ŝi devas esti enua.

Mi suspektas ke la ogroj en la Infero amuziĝas pli ol la homoj.

No. 8 Heartfelt Fancy

@

  La temo de la Kvara Etapo.

Mi klopodis ne fari ĝin tro japanstila. La Palaco de Teraj Spiritoj estas neatendite okcidentstila. Ankaŭ tiuj, kiuj loĝas en ĝi estas verŝajne ŝikaj.

Sed, ĝi estas kata rezidejo. Mi volas esti dresita de kato.

No. 9 Satora Fraŭlino ~ 3a okulo

@

  La temo de Komejĵi Satori.

Ŝi estas la mastro de la Palaco de Teraj Spiritoj. Ŝi elegantas kaj amas bestojn. Verdire, ŝi devus esti la oponanto plej altranga en la ludo, sed batali ne estas ŝia forta flanko.

Mi provis sonigi la komponaĵon plenkreskula kaj alimonda.

No. 10 Lulkanto de la Forlasita Infero

@

  La temo de la Kvina Etapo. Ĉar pekuloj ĉesis esti ĵetitaj en la flamoj, la ogroj ne vizitas plu. Tial, ĉi tie iĝis la ludejo de venĝemaj spiritoj kaj bestoj. Fakte, mi ekscitiĝas ĉiufoje kiam mi vidas forlasitan konstruaĵon. La Eksa Infero devas abundi je ĉi tia soleco kiu ĉirkaŭas ruinojn...

Tio estas kion mi pripensis dum la komponado.

No. 11 Kadavra Vojaĝo ~ Be of Good Cheer!

@

  La temo de Orin.

Temo por vivoplena, sed bizara kato. Ĉar la kvara kaj kvina etapoj estis pezaj, mi klopodis heligi tuj la etoson. La ĉaro kiun Orin puŝas estas ĉarumo. Kion ĝi transportas?

Pli bonas ne demandi tion, mi opinias.

No. 12 Mantelo de Inferaj Fajroj

@

  La temo de la Lasta Etapo.

Mi provis doni sentigon pri ludfino al ĝi. Iri tra lafo estas ordinara afero en pafludoj. Kion mi intencas diri, estas ke mikoj flugantaj tra lafo

ne estas strange. Ankaŭ korvoj.

No. 13 Mistika Scio de Suna Kredkonfeso ~ Nuklea Kunfandiĝo

@

  La temo de Rejuĵi Ucuho.

Mi klopodis fari ĝin malpeza, moderna kaj simple ĉefulŝajna. Fakte, ŝi ne estas tiel taŭga por lastĉefo. Finfine, ŝi estas simpla birdo, nur tre potencega.

Eĉ kun granda povo, stultulo ne povas kaŭzi multe da damaĝo. Eĉ kun energio de sonĝoj.

No. 14 Last Remote

@

  La temo de la Ekstra Etapo.

Ial, ĝi ŝajnas rapidigi vin, kvankam ne estas kaŭzo por hasti, ĉiuj estas senzorgaj. Aparte, kompare kun la senzorgemo de la Morija uloj, eĉ Rejmu ne povas rivali.

La titolo de la muzikaĵo certe havas nenian rilato al ia pafludo.

No. 15 Dajmona Knabino de Hartmann

@

  La temo de Komejĵi Kojŝi.

Mi klopodis havigi al ĝi harstarigan aŭron pri rompita knabino. Mi opinias la harstarigecon tre taŭga por ekstra ĉefulo. Fakte, mi pensas ke ĝardeno plena da rozoj, kun dolorigaj dornoj

taŭgus por la batalejo, sed ial ĝi estas templo ĉi-foje.

No. 16 La Rehejmiĝo de la Teraj Spiritoj

@

  La temo de la Finalo.

Mi verkis ĝin per la imagaĵo pri drinki la tutan nokton kaj soleca rehejmiĝo. La venĝemaj spiritoj revenas en la subteron pensante: «Aŭ, ĉu la festivalo jam finiĝis?» aŭ «Mi supozas ke estas tempo por foriri».

Kiaj ŝimaj maljunuloj, tiuj venĝemaj spiritoj.

No. 17 Energia Sunleviĝo ~ Estonteca Sonĝo...

@  

[[Category:MediaWiki:Cat music/eo]]