|
#0@0 Templo Hakurej.
|
|
#0@1 La templo kiu situas ĉe la orienta limo de Gensokio.
|
|
|
Reimu
|
#0@2 "Finfine la purigvergo ektrankviliĝas."
|
Marisa
|
#0@3 "Verdire, ankaŭ mia oktrigramileto furioziĝis.
|
|
#0@4 Mi ne sciis ke vi estis alfrontanta la saman problemon.
|
|
#0@5 Kiu povus supozi ke ĝi estis pro la povo de la Magia Maleo..."
|
|
|
Reimu
|
#0@6 "Ŝajne, la plano estis ke nur ŝi plifortiĝus kaj renversi la socian ordon.
|
|
#0@7 Konsekvenco estis ke maliciga magia povo estis liberigita."
|
|
|
Marisa
|
#0@8 "Kaj tio faris ke pacaj dajmonoj furioziĝu kaj iloj memvole ekmoviĝu...
Tio klarigas."
|
Reimu
|
#0@9 "Klarigas kion?"
|
|
|
Marisa
|
#0@10 "Kiam mi tenis la oktrigramileton, mi sentis min morne.
|
|
#0@11 Mi emis forbruligi. Ne gravis kion.
|
|
#0@12 Tio devis esti efiko de tiu magio."
|
|
|
Reimu
|
#0@13 "Hmmm. Mi ne spertis tion kun mia purigvergo."
|
Marisa
|
#0@14 "Ĉu vere? Mi scivolas..."
|
|
|
Marisa
|
#0@15 "Nu, kio okazis al tiuj dajmonoj?
|
|
#0@16 Colulo kaj Amanoĵako, ĉu ne?"
|
Reimu
|
#0@17 "Nu, pri tio...
|
|
#0@18 Mi ne scias kien iris la amanoĵako, sed..."
|
|
|
Shinmyoumaru
|
#0@19 "Ŭoooooo, tremo! Tremo! Ĉu tertremo?"
|
Reimu
|
#0@20 "Ĉu vi dormis?"
|
Marisa
|
#0@21 "He!? Ĉu ŝi estis tiu kiu kaŭzis ĉi tiun okazaĵon?"
|
|
|
Reimu
|
#0@22 "Ŝi uzis tro da povo el la maleo, do por iam
ŝi ne kapablos regrandiĝi."
|
Shinmyoumaru
|
#0@23 "Ja, ĝuste.
|
|
#0@24 La postefiko estis pli akra ol kiom mi atendis."
|
|
|
Marisa
|
#0@25 "Mi komprenas...
|
|
#0@26 Sed, ĉu trakti ŝin kiel insekto ne estas troe?"
|
Reimu
|
#0@27 "Malĝuste.
|
|
#0@28 Mi enigis ŝin en kaĝon por protekti ŝin de insektoj ktp."
|
Shinmyoumaru
|
#0@29 "Dankon por via komplezemo."
|
|
|
|
#0@30 Ĉiu la povo en la colulo estis liberigita, do ŝi remalgrandiĝis.
Ŝi restos en tiu ĉi formo por iam.
|
|
#0@31 La Magia Maleo devas elĉerpi sian povon, antaŭ ke ĝi povos reŝarĝi.
|
|
#0@32 Oni pensas ke la iloj kaj malfortaj dajmonoj laŭgrade perdos sian povon.
|
|
#0@33 Ĝis tiam Ŝinmiomaru restos, laŭnome, colulo.
|
|
|
|
#0@34 Ĉu Rejmu flegis ŝin ĉar ŝi sentis sin kulpa kontraŭ malfortuloj?
|
|
#0@35 Ĉiukaze, rigardante tiel etan dajmonon, oni ne povus pensi ke ŝi estis la instiganto de revolucio.
|
|
#0@36 <c$Finalo Numero 01 - La Colulo en la Insektkaĝo.$>
|
|
#0@37 <c$Gratulojn por kompletigi la ludon! Vi malaĉas!$>
|
|
|